Jdi na obsah Jdi na menu

 

 
En la tagoj inter 13-a kaj 16-a de oktobro 2016 okazos kongreso de ĈEA. Ĉi jare ĝin gastigos la urbo Pelhřimov kaj ĝi estos iom pli longa. Vi povas alveni jam ĵaŭde posttagmeze kaj vendrede antaŭtagmeze senpage partopreni ekskurson. Dum la tuta tempo atendas vin krom laborkunsido bunta programo – seminarioj, trarigardo de la urbo, kultura programo, dancvespero …
Pli precizajn informojn ni ankoraŭ skribos kaj vi povos trovi ilin ankaŭ ĉe www.esperanto.cz. Tie vi ankaŭ trovos baldaŭ aliĝilon.