ROSTITAJ KAPSIKOJ
360 g muelita bovidaĵo, 2 ajleroj haketitaj,
1 supkulero da karea pulvoro, 1 ovo kaj
1 ovoblanko, 1 tekulero da salo, 60 g da cepo
haketita, 1 pantranĉaĵo trempigita en iomete
da akvo, 6 kapsikoj, butero aŭ oleo
Intermiksu kareon, ajlerojn, cepon, salon,
1 ovon kaj panon, aldonu la viandon kaj miksu
bone. Zorgeme fortranĉu la trunketojn kaj
elprenu la semojn de la kapsikoj kaj plenigu
ilin per la farĉaĵo. Batu la ovoblankon kaj
brosu la farĉaĵon per ĝi. Varmigu la bakfornon,
fandu la buteron aŭ oleon en fajrrezista kaserolo,
enmetu la kapsikojn kaj rosu je mezalta varmeco
dum 15 ĝis 20 minutoj aŭ ĝis la kapsikoj estas or-brunaj.
Tajlanda recepto el „La Internacia Kuir-Libro“